|Esperante| |English| |Russian|
Por klareco en tiu ĉi gvidlibro akcentitaj vokaloj kaj diftongoj estas indikitaj per graseta tiparo, krom en unusilabaj vortoj. En vortaroj la akcento estas montrita alimaniere. Ekzemple, en La Estona Ortografi-vortaro la punkto, dekstra korno, plussigno kaj apostrofo donas informojn pri prononcado, kiuj sufiĉas por determini la pozicion de la akcento. Tiuj simboloj ne estas uzataj en la ordinara estona ortografio.
La celo de tiu ĉi rimarko estas plifaciligi la komprenadon de la estonaj esprimoj. Se vi deziras lerni nur la prononcadon, vi povas preterlasi tiun ĉi rimarkon kaj ignori la esperantajn tradukojn kaj gramatikajn informojn en la ekzemploj.
En la ekzemploj de tiu ĉi gvidlibro
Sg montras singularon,
Pl pluralon,
Nom nominativon,
Gen genitivon ("de"),
Ptv partitivon ("da"),
Ine inesivon ("en"),
Ade adesivon ("sur")
kaj
Com komitativon ("kun")
(
sinisedNom.Pl
majadNom.Pl
= bluaj domoj).
Ofte ni preterlasas Nom kaj Sg.
Por montri posedon oni unue nomas la posedanton en genitivo kaj poste
la posedaĵon
(
meheGen.Sg
majadesIne.Pl
= en domoj de la viro).
Kelkaj prepozicioj kaj la plimulto de la postpozicioj
estas uzataj kun la genitivo
(
lambiGen
juures
= ĉe la lampo).
Post numeralo substantivo (kune kun adjektivoj) estas en singularo
(
kolmesIne.Sg
sinisesIne.Sg
autosIne.Sg
= en tri bluaj aŭtoj);
se la tuta grupo estas en nominativo,
la substantivo (kune kun adjektivoj) estas en partitivo
(
neliNom.Sg
sinistPtv.Sg
autotPtv.Sg
= kvar bluaj aŭtoj).
Vidu ankaux la cxapitreton Cxefaj uzoj de la kazoj
en la Gvidlibro pri la morfologio de la estona lingvo.
En la estona estas naŭ vokaloj, kiuj korespondas al naŭ literoj: a, e, i, o, u, õ, ä, ö, ü. La literojn a, e, i, o, u oni prononcas kiel en Esperanto. La literoj ö kaj ü estas prononcataj kiel en la germana. La literon ä oni prononcas kiel la vokalon en la angla vorto "hat". La litero õ estas prononcata proksimume kiel la rusa litero "ы".
Ĉiu vokalo povas esti mallonga aŭ longa.
Mallonga vokalo estas ĉiam skribita per unuopa litero
(
sinine
= blua).
Longan vokalon oni skribas per du identaj literoj
(
nooredPl
muusikudPl
= junaj muzikistoj).
Diftongo
estas sinsekvo de du vokaloj apartenantaj al unu silabo.
En diftongo ĉiu vokalo estas indikita per unuopa litero
(
naine
= virino;
auto
= aŭto;
toidusIne
= en manĝaĵo;
jõime
siniseidPtv.Pl
jogurteidPtv.Pl
= ni trinkis bluajn jogurtojn;
koeradPl
= hundoj).
Ekzemple, la estonaj diftongoj "ai" kaj "au" estas prononcataj ĝuste kiel
en Esperanto oni prononcas "aj" kaj "aŭ".
En kelkaj okazoj najbaraj vokaloj apartenas al malsamaj silaboj
kaj ne formas diftongon
(
di-a-loo-gidPl
= dialogoj).
Triftongoj en la estona ne ekzistas
(
lau-adPl
= tabloj).
Sube en la reguloj pri prononcado de akcentaj silaboj
diftongo estas konsiderata ekvivalenta al longa vokalo.
La literoj f, š, z, ž
aperas nur en fremdvortoj
(
šeff
= ĉefo).
Kutime z kaj ž estas prononcataj kiel
s kaj š respektive.
Konsonantoj povas esti mallongaj aŭ longaj.
Inter vokaloj aŭ vortfine post vokalo mallongan konsonanton oni skribas
per unuopa litero
h, j, l, m, n, r, s aŭ v
(
raha
= mono;
sinises
majas
= en blua domo;
olen
noorem
= mi estas pli juna)
kaj longan konsonanton oni skribas per du identaj literoj
(
lilla
= lila;
kümme
= dek).
Por la sonoj /k/, /t/, /p/ la reguloj estas aliaj,
mallongajn konsonantojn oni skribas per g, d, b,
respektive
(
õde
magab
= la fratino dormas),
sed longajn konsonantojn oni skribas per
k, t, p
(
rikas
= riĉa;
auto
= aŭto)
aŭ eĉ
kk, tt, pp
(vd. sube).
En la estona la ses literoj g, d, b, k, t, p
estas ĉiam prononcataj senvoĉe kaj senaspiracie,
kiel la literoj
k, t, p
en Esperanto.
En fremdaj nomoj estas uzataj ankaŭ aliaj literoj de la latina alfabeto,
ili estas prononcataj kiel en la origina lingvo.
En la vortkomenco konsonanto ĉiam estas mallonga kaj oni skribas ĝin
per unuopa litero.
En la vortkomenco k kaj g
estas prononcataj egale
(per g komencas malmultaj vortoj);
same pri t kaj d kaj pri p kaj b
(
blondidPl
giididPl
= blondaj gidoj;
kokaGen
pluusidPl
= bluzoj de la kuiristo).
Du aŭ pli da sinsekvaj konsonantoj
formas konsonantgrupon.
En konsonantgrupoj ĉiu konsonanto estas indikita per unuopa litero
(
lambidPl
= lampoj;
mängin
= mi ludas;
kirjutan
= mi skribas;
jooksen
= mi kuras;
seitse
= sep;
arstidPl
istuvad
= kuracistoj sidas;
kolmesIne
karbisIne
= en tri skatoloj),
krom s en certaj kombinoj
(vd. sube).
La konsonantoj, prezentitaj per la literoj t, d, l, n, s,
estas palataligitaj en certaj vortoj,
kio ne reflektiĝas en la ortografio.
Antaŭ i aŭ j la konsonantoj,
prezentitaj per t, d, l, n, s,
estas ĉiam palataligitaj.
Antaŭ a, o, u ili neniam estas palataligitaj.
En La Estona Ortografi-vortaro
palataligo estas indikita per apostrofo (')
post t, d, l, n aŭ s;
antaŭ i aŭ j apostrofon oni ne uzas
(
pruun'
= bruna;
mün't
= monero;
pos'tiljon
= poŝtisto;
en la lasta vorto estas tri palataligitaj konsonantoj:
s, t, l).
En la plimulto de la vortoj la unua silabo estas akcenta
(
neli
= kvar);
esceptojn oni trovas nur en fremdvortoj
(
mehaanik
= meĥanikisto).
Akcenta silabo estas mallonga, longa aŭ superlonga. En scienca terminologio la terminoj por akcentaj silaboj de la tri klasoj estas "mallonga malpeza silabo", "longa malpeza silabo" kaj "longa peza silabo" (mallongaj pezaj silaboj ne ekzistas en la estona).
Se la lasta silabo estas akcenta,
ĝi nepre estas superlonga
(
mees
= viro;
kolm
naistPtv.Sg
= tri virinoj;
poiss
= knabo;
pikk
= longa).
En La Estona Ortografi-vortaro
superlongaj silaboj estas indikitaj per punkto (.)
antaŭ la superlonga silabo,
krom en unusilabaj vortoj, kie la sola silabo
nepre estas akcenta kaj superlonga
(
.kuldne
= ora;
.diivan
= divano;
spetsia.list
= fakulo;
kuld
= oro).
Akcenta silabo estas mallonga, se ĝia vokalo estas mallonga
kaj la vokalon sekvas nek konsonantgrupo, nek longa konsonanto
(
olen
vana
= mi estas maljuna).
Oni devas prononci la vokalon en mallonga akcenta silabo tre mallonge
(pli mallonge, ol la mallongan vokalon en la sekvanta neakcenta silabo).
En la plimulto de la okazoj la ortografio ne faras distingon inter
longa akcenta silabo
(
arstiGen
pruuniGen
pluusiGen
juures
= ĉe la brunaj bluzoj de la kuracisto)
kaj superlonga akcenta silabo
(
kaks
.arstiPtv.Sg
= du kuracistoj;
kaks
.pruuniPtv.Sg
.pluusiPtv.Sg
= du brunaj bluzoj).
Tamen
se mallongan vokalon sekvas longa plozivo
(k, t aŭ p),
en la okazo de superlonga akcenta silabo
la plozivon oni skribas per
kk, tt aŭ pp
(
pikk
= longa;
.rikkadPl
.rokkaridPl
= riĉaj rokmuzikistoj).
Alia okazo de eksplicita indikado de superlongeco de akcenta silabo
estas tiu de lss, mss, nss, rss
(vd. sube).
Se la akcenta silabo ne estas la unua silabo kaj ĝi enhavas
diftongon aŭ mallongan vokalon, en
La Estona Ortografi-vortaro
la akcento estas indikita per la dekstra korno (´)
post la vokalo (aŭ diftongo) de la akcenta silabo
(
stati´stika
= statistiko;
ora´nžidPl
detai´lidPl
= oranĝaj detaloj).
Oni ne uzas la dekstran kornon, se la akcenta silabo enhavas
longan vokalon
(
mehaanik
= meĥanikisto).
La reguloj pri la prezentado de longaj sonoj per duopaj literoj estas malobservataj en la sekvaj ofte uzataj unusilabaj vortoj: on, ma, sa, ta, me, te, nad, mu, su, mul, sul, tal, sel, tol, kas, kes, mis, kus, et, ja, jah, ju, las. Se oni prononcas unu el tiuj vortoj aparte, ĝi konsistas el unu superlonga silabo, sed kutime en frazo tiuj vortoj estas senakcentaj kaj la sonoj fariĝas mallongaj.
Superlonga silabo estas prononcata pli streĉe, ol longa silabo. La plej grava ĉe tiu distingo estas la proporcio de la daŭroj de la akcenta silabo kaj la sekva neakcenta silabo. La sekvaj reguloj klarigas, kiel en prononcado transformi longan akcentan silabon en superlongan silabon.
Se la vokalo de superlonga akcenta silabo estas longa,
ĝi sonas eĉ pli longe, ol kutime
(
noor
= juna;
.pruunidesIne.Pl
.kookidesIne.Pl
= en brunaj kukoj).
Se superlonga akcenta silabo enhavas diftongon,
la dua parto de la diftongo sonas pli longe kaj streĉe, ol kutime
(
de.tail
= detalo;
.laudadelAde.Pl
= sur tabloj;
.teadlane
= sciencisto;
kaks
.koeraPtv.Sg
= du hundoj).
Se la vokalo de superlonga akcenta silabo estas mallonga kaj
ĝin sekvas konsonantgrupo,
unu el la konsonantoj sonas pli longe, ol kutime.
Plejofte tiu estas la unua konsonanto en la grupo
(
kaks
.kirjaPtv.Sg
= du leteroj;
kolm
= tri;
.istuma
= sidi;
.mängima
= ludi;
.kuldne
= ora).
Ĝenerale la dua konsonanto fariĝas pli longa, se la unua litero
en la konsonantgrupo estas
l, m, n aŭ r
kaj la dua litero estas
k, t, p aŭ s
(
.lampidega
= kun lampoj;
.karpides
= en skatoloj;
mün't
= monero;
arst
= kuracisto).
Por la dusonaj konsonatgrupoj
/ls/, /ms/, /ns/ kaj /rs/
estas du ebloj:
se la unua konsonanto estas pli longa, oni skribas
ls, ms, ns aŭ rs
(
.sponsor
= sponsoro;
.kursus
= kurso);
se la dua konsonanto estas pli longa, oni skribas
lss, mss, nss aŭ rss
(
val'ss
= valso;
.kirssidegaCom.Pl
= kun ĉerizoj).
Se la vokalo de superlonga akcenta silabo estas mallonga
kaj ĝin sekvas longa konsonanto,
la konsonanto sonas pli longe, ol kutime
(
ho.tellidesIne.Pl
= en hoteloj).
Se nelasta silabo estas akcenta kaj superlonga,
la (mallonga) vokalo en la sekvanta silabo estas prononcata
iom pli mallonge, ol post longa akcenta silabo
(
rikas
maja
= riĉa domo;
.rikkasIne
majasIne
= en riĉa domo;
tooliGen
peal
= sur seĝo;
kaks
.tooliPtv.Sg
= du seĝoj).
En kunmetitaj vortoj ĉiu parto havas propran akcentan silabon.
En La Estona Ortografi-vortaro
limoj de partoj de kunmetita vorto estas indikitaj per la plussigno (+)
(
meditsiini+õde
= flegistino;
kirja+.kandja
= poŝtisto).
Se parto de kunmetita vorto konsistas el nur unu silabo,
tiu silabo estas nepre superlonga kaj oni ne uzas punkton por indiki tion
(
kuld+mündidPl
= ormoneroj).
Kelkaj vortoj havas du akcentajn silabojn kaj kondukas sin kvazaŭ
ili estus kunmetitaj vortoj
(
.kons.tant
= konstanto;
.kont.sert
= koncerto;
.trans.port
= transporto).
En la estona lingvo fleksio ne movas la akcenton
(
o.ranž
auto
= oranĝa aŭto;
ora´nžidPl
autodPl
= oranĝaj aŭtoj;
o.ranžidesIne.Pl
autodesIne.Pl
= en oranĝaj aŭtoj;
ho.tel'l
= hotelo;
hote´llidPl
= hoteloj;
ho.tellidesIne.Pl
= en hoteloj).
Tamen multaj substantivoj kaj adjektivoj, kiuj finiĝas per -ik,
havas aldonan akcenton en iuj formoj
(
aristok.raatlik
.kun'stnik
= aristokrata artisto;
aristok.raatlikudPl
.kun'stnikudPl
= aristokrataj artistoj;
kaks
aristok.raat.likkuPtv.Sg
.kun'st.nikkuPtv.Sg
= du aristokrataj artistoj).
Multaj radikoj havas du formojn: fortan kaj malfortan.
Ĉiam la plurala nominativo de substantivo aŭ adjektivo
uzas la saman formon de la radiko, kiel la singulara genitivo
(
pruunidNom.Pl
koogidNom.Pl
= brunaj kukoj;
pruuniGen.Sg
koogiGen.Sg
peal
= sur bruna kuko).
Preskaŭ ĉiam la plurala genitivo de substantivo aŭ adjektivo
uzas la saman formon de la radiko, kiel la singulara partitivo
(
.pruunideGen.Pl
.kookideGen.Pl
peal
= sur brunaj kukoj;
kaks
.pruuniPtv.Sg
.kookiPtv.Sg
= du brunaj kukoj).
Plimulto de la kazoj baziĝas sur la genitivo
(
koogisIne.Sg
= en kuko;
koogilAde.Sg
= sur kuko;
koogigaCom.Sg
= kun kuko;
.kookidesIne.Pl
= en kukoj;
.kookidelAde.Pl
= sur kukoj;
.kookidegaCom.Pl
= kun kukoj).
Vidu ankaux la cxapitreton Deklinacio
en la Gvidlibro pri la morfologio de la estona lingvo.
To the extent possible under law, Mati Pentus
has waived all copyright and related or neighboring rights to
Gvidlibro pri la prononco en la estona lingvo.
Adreso:
https://fervo.ru/mr/etproneo.htm
Laste modifita 20.09.2011.
Mati Pentus