Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝo 8 (13.05.2025)

Ŝercoj

Mi kuŝas surlite, mi legas gazeton, per unu okulo mi spektas matĉon, mi trinkas bieron, mi manĝetas sandviĉon, kaj per unu piedo mi karesas hundon. Subite eniras en la ĉambron la edzino kaj krias, ke mi tamen nenion faras!

— Kion vi atentas, prenante buteron por via familio?
— Kameraojn kaj gardistojn.

— Karulo, nia servistino diras, ke ŝi gravediĝis.
— Ŝi mensogas. Neniu kuracisto povas konstati ĉi tion post nur tri tagoj.

— Policisto, oni forŝtelis mian horloĝon!
— Estas la dua kaj duono.

Knabeto akompanas sian patron.
— Paĉjo, kion signifas "ebria"?
— Vidu, filo, jen staras du policistoj. Se mi vidus kvar policistojn anstataŭ du, mi estus ebria.
— Sed, paĉjo, tie staras nur unu policisto!

— Ĉu povas virino fari viron milionulo?
— Jes, se li estas miliardulo.

Sendormeco.
— Kion vi faras por ekdormi?
— Kalkulas elefantojn.
— Ĉu helpas?
— Jes, ĉiam.
— Kaj ĝis kiom vi kalkulas?
— Kutime sufiĉas ĝis 3... nu, maksimume, ĝis duono antaŭ la kvara!

La ĉefa problemo de citaĵoj en interreto estas en la fakto, ke homoj tuj kredas je ilia aŭtentikeco. (V. I. Lenin)

— Kiam mi fariĝos pensiulo, mi tute nenion faros. Dum la unua monato mi nur sidos en lulseĝo...
— Kaj poste?
— Kaj poste mi ekbalanciĝos...

— Miaopinie, por vi jam tempas edziniĝi.
— Nu, mi dume ne vidas pli-malpli decan varianton... Verdire, mi tuttempe pensas pri via edzo...
— Pri mia edzo?..
— Jes... Mi iom timas, ke mi akiros similan idioton.

"Mia kara", diras Sara al sia edzo, la aferisto. "Tiu ĉi kasisto via, pri kiu vi opiniis, ke li estas honesta homo…"
Edzo (ekkriante): "Aj, mia koro! Kio okazis?"
Sara: "Li hodiaŭ faris al mi am-deklaron…"
Edzo: "Ho, dank' al Dio!… Kaj mi jam pensis, ke li forkuris kun mia mono…"

Juda komercisto havis kelkfoje "bonajn jarojn" kaj kelkfoje "malbonajn jarojn". Kiam li sukcesis multon gajni, li petis de sia edzino bruligi vendredvespere malgrandajn ŝabatajn kandelojn. Sed kiam li havis komercajn malsukcesojn, li petis de ŝi bruligi grandajn ŝabatajn kandelojn.
Demandis lin lia filo: "Paĉjo, kial vi petas tion de panjo?"
Respondis la komercisto: "En la Biblio estas skribita “Amu vian proksimulon kiel vin mem”, do ĝuste tiel mi agas. Kiam miaj negocoj prosperas kaj mi ĝojas, mi bruligas etajn kaj mizerajn kandelojn, por ke niaj najbaroj kredu, ke mi perdis monon, kaj tiam ankaŭ ili ĝojos. Sed kiam mi perdas monon kaj estas malĝoja, mi bruligas grandajn kandelojn, por ke niaj najbaroj pensu, ke mi havis grandajn profitojn, kaj tiam ankaŭ ili malĝojos."

Diras Izak al sia edzino: "Sara, tiu ĉi nia kvara filo aspektas tute alie ol la tri antaŭaj. Konfesu, Sara, ke li ne estas mia!"
Sara: "Ne freneziĝu, Izak. Ĝuste tiu ĉi estas la via!"

Malriĉulo gastis dum kelkaj tagoj ĉe malproksima parenco. Li manĝis kaj trinkis kaj aspektis tre kontenta, tute ne montrante emon foriri.
Tiam tro tedis la afero al la dommastrino kaj ŝi demandis lin: "Kiun manĝaĵon vi tute ne amas?"
Respondis li: "Terpomojn."
Tiam la virino komencis kuiri al la gasto nur terpomojn, tri fojojn tage. Sed je ŝia granda miro li manĝis ilin kun granda apetito.
Virino: "Kiel povas esti, ke vi diris al mi, ke vi ne amas terpomojn?"
Gasto: "Ĝuste tiel estas. Sed terpomoj kun salo? Ilin mi amegas!"

Internacia firmao deziris reklami en Israelo sian limonadon. Ili preparis belan grandegan ŝildo-reklamon, kiu konsistis el la jenaj tri "kronologiaj" bildoj, kiuj aperas unu apud la alia:
Unua bildo: Viro kuŝas en suna tago sur la plaĝo de Tel-Avivo, senforta kaj duonsvenanta.
Dua bildo: La sama viro trinkas tiun limonadon.
Tria bildo: La sama viro, plene refreŝiĝinta kaj energiplena.
Post kelkaj tagoj telefonas la brita ĉefdirektoro de la firmao al lia reprezentanto en Tel-Avivo, ankaŭ brito: "Nu, kiaj estas la rezultoj de nia reklamado?"
Respondis la brito: "Mi bedaŭras, sed ni fuŝis: ni forgesis, ke la judoj legas de la dekstra flanko maldekstren…"

Fontoj:
https://m.vk.com/topic-27866_278952
https://lernu.net/forumo/temo/33414/
https://eduinf.waw.pl/esp/lern/librejo/0281/0014.php