Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝo 5 (08.04.2025)

La triopa memo (Marjorie Boulton, 1955)

Mi estas tri. La digna lektorino
kun la krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l' dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir' tortura.

La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet', per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.

Tohuvabohuo (Teksto kaj muziko de Nanne Kalma, 1993)

La ord' en la vortaro plaĉas al mi.
la sistematiko plenigas min per ĝuo.
Tamen el la vortoj kiujn mi trovis en ĝi
La plej bela estas tohuvabohuo.

Mi agnoskas la gravecon de bona librotenad'
Kaj de klara sistemo por kvitancoj kaj fakturoj.
Tamen al mia propra administrad'
Nur aplikiĝas unu vorto: tohuvabohuo.

De miaj ĝardeno kaj domo la stat'
Pravigas nur unu konkludon:
Kiel ajn mi provas konformiĝi al mia deca strat',
Mi ne povas elsaviĝi el tohuvabohuo.

Hajkoj (Ewa Grochowska, 2015)

Netaj birdspuroj
sur malseka betono
ornamas straton

Blankaj neĝeroj
baletumas silente
laŭ ventmuziko

Infankastelo
detruita de ondoj
reiĝas sablo

Tri proverboj de Marjorie Boulton

Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas.
Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte.