Li deliris:
— Mi ne timas la morton, ĉar mi plu vidos vin.
Ŝi ploris kaj per sia mano ame karesis lian frunton.
— Mi fariĝos stelo — li plu deliris.
— Stelo — ŝi ripetis.
— Mi fariĝos stelo — li insistis, — por gardi vian dormon ĉiunokte.
— Stelo... — denove ŝi ripetis konfuzita.
— Kaj mi povos vidi vin, kiam vi aperos ĉe la fenestro.
"Stelo. Kiel mi povus rekoni vin inter tiom da steloj?" ŝi pensis, kaj, kvazaŭ li estus aŭdinta ŝiajn pensojn, li flustris:
— Duopa stelo.
— Duopa stelo... — ŝi ripetis nekonscie.
— Jes. Verda — li aldonis antaŭ ol morti.
Ĉiunokte kun senfina pacienco ŝi esplore rigardas la ĉielon, kvankam jam de longe ŝi lernis, ke ne ekzistas verdaj steloj. Kaj ĉiunokte, senescepte, en la ĝardeno, eta kato nigra atendas en silento ŝian aperon, fikse rigardante al la fenestro per larĝe malfermitaj okuloj, brile smeraldaj.
En unu strato laboris tri tajloroj. Unu el ili instalis apud sia laborejo la reklamon: "La plej bona tajloro de la urbo." La dua tajloro vidis, ke nun pli multaj klientoj vizitas la unuan tajloron. Li instalis apud sia laborejo la reklamon: "La plej bona tajloro en la mondo." Kio restis al la tria tajloro? Li instalis apud sia laborejo la modestan informon: "La plej bona tajloro de la strato."
La ord' en la vortaro plaĉas al mi.
la sistematiko plenigas min per ĝuo.
Tamen el la vortoj kiujn mi trovis en ĝi
La plej bela estas tohuvabohuo.
Mi agnoskas la gravecon de bona librotenad'
Kaj de klara sistemo por kvitancoj kaj fakturoj.
Tamen al mia propra administrad'
Nur aplikiĝas unu vorto: tohuvabohuo.
De miaj ĝardeno kaj domo la stat'
Pravigas nur unu konkludon:
Kiel ajn mi provas konformiĝi al mia deca strat',
Mi ne povas elsaviĝi el tohuvabohuo.