http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kvantaj_vortoj/grado_kvanto.html
Grado kaj kvanto estas malsamaj aferoj, sed iafoje ili proksimiĝas.
Ĉe A-vortoj kaj E-vortoj oni preskaŭ ĉiam uzas tre, sed oni povas uzi multe, kiam klare temas pri kvanto aŭ ofteco. Ĉe verboj oni uzas plej ofte multe, ĉar temas normale pri kvanto aŭ ofteco, sed oni uzas ankaŭ tre, kiam temas pri grado aŭ intenseco:
Por priskribi pli kaj tro oni uzas multe:
La tabelvortoj kiel kaj tiel montras ne nur manieron, sed ankaŭ gradon. Oni uzu ilin en la samaj lokoj, kie oni povus uzi tre:
La tabelvortoj kiom kaj tiom montras kvanton. Oni uzu ilin tie, kie oni povus uzi multe:
Antaŭ multe oni ofte preferas tiom, ĉar multe estas kvanta vorto: Nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.[FA1.3] Aŭ ...havante tiel multe da mono. Aŭ ...havante tiom da mono.
Kiom kaj tiom estas iafoje uzataj pri grado anstataŭ kiel kaj tiel, kiam oni volas tre forte emfazi. Sed iuj Esperantistoj uzas sisteme nur kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradon, kvazaŭ ili ĉiam emfazus, ekz.: *Mi estas tiom forta, kiom vi.* Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi estas tiel forta, kiel vi.[FE.10] Tia “tiom-kiom-ismo” estas komplete fremda al la Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof. Krome tiom-kiom-istoj perdas la eblon uzi tiom kaj kiom por emfazi.