Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝo 2 (septembro 2010)

  1. En septembro toreadoro dancis tangon en Madrido.
  2. En novembro la sama toreadoro dancos en la moskva metroo.
  3. Kuraĝa ĵurnalo skribis sur la tria paĝo, ke la eĥo de la cejlona cunamo estas danĝera.
  4. La riĉa monaĥo ŝanĝis aŭton.
  5. La ĵurio decidis, ke la aŭtoro estas genio. a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
  6. partio = grupo da homoj kun samaj politikaj kaj sociaj opinioj
  7. aleo = vojo inter arboj en ĝardeno aŭ parko
  8. presi = per aparato kaj inko meti tekston aŭ bildon sur paperon aŭ sur alian materialon
  9. poŝto = servo por transporti leterojn

La somero de Maria

En julio kaj aŭgusto Maria vizitis multajn interesajn lokojn. En julio ŝi estis en Roterdamo. Ŝi loĝis en bona hotelo en la urbocentro. Maria vizitis belajn parkojn kaj grandajn muzeojn. Ŝi vidis novajn tre altajn domojn.

De Roterdamo Maria veturis en Francion. La distanco estis granda, sed la trajno estis rapida. En la trajno Maria parolis kun aliaj turistoj.

El Parizo Maria sendis poŝtkartojn al kelkaj amikoj en Moskvon kaj Novosibirskon. Ĉe la katedralo Notre Dame homoj staris en longa vico. Maria atendis preskaŭ horon, sed ŝi estis feliĉa. Ŝi estis feliĉa ankaŭ en aŭgusto dum vojaĝo tra Hispanio. En Barcelono ŝi trovis novajn amikojn. La amikoj montris al ŝi diversajn partojn de Barcelono. Maria lernis kelkajn vortojn en la kataluna lingvo.

En septembro Maria skribis el Moskvo al la novaj amikoj, ke la vojaĝo al Hispanio estis tre interesa.

En la lernejo

La instruisto: "Karlo, via skriba laboro "Nia patrino" estas tute simila al la laboro de via frato!"

Karlo: "Jes, — ni havas la saman patrinon."

Haroj

"Patro, rigardu, tiu viro ne havas harojn!"

"Ne parolu tiel laŭte, li povas tion aŭdi."

"Ĉu li mem ankoraŭ ne scias tion?"

Kio okazis?

Patrino demandas la filon: "Kio okazis al vi? Kial vi ricevis duon? Ĉu vi ne komprenas, kion la instruisto demandas?"

Filo: "Kontraŭe. Mi komprenas liajn demandojn ĉiam, sed ial li ne komprenas miajn respondojn."

Demando kaj respondo

Knabo demandas de sia patro: "Patro, kio estas honesteco?"

"Honesteco estas ĉiam plenumi siajn promesojn", respondas la patro.

"Kaj kio estas saĝo?" prezentas la filo novan demandon.

"Saĝo estas neniam promesi ion ajn," respondas la patro.