Ofte okazas, ke tio, kio rolas kiel subjekto, aperas ankaŭ en alia rolo en la sama frazo. Se la subjekto estas mi, ni aŭ vi (aŭ ci), oni simple ripetas la saman pronomon:
Sed se la subjekto estas triapersona (nek la parolanto, nek la alparolato), oni devas uzi si por la alia rolo. Se oni uzas ekz. li kaj subjekte, kaj en alia rolo, tiam temas nepre pri du malsamaj viroj. La samo validas por ŝi, ĝi kaj ili:
Li vidas lian patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.
Li vidas sian patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.
La viro vundis sin. La viro vundis la propran korpon.
Oni ne forgesas facile sian unuan amon.
La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.
Ŝi nomis ŝin sia filino.
Tiu kaj ties iafoje estas uzataj por reprezenti ion, kio antaŭe aperis en nesubjekta rolo. Ili tiam estas kvazaŭ la maloj de si kaj sia.
Si neniam povas esti mem subjekto, nek parto de subjekto, ĉar tiam si reprezentus sin mem. Same sia ne povas esti parto de subjekto. Ne eblas frazoj kiel: *Si manĝas.* *Mi kaj si dancas.* *Petro kaj si fiŝas.* *Mia kaj sia fratoj estas samklasanoj.* *Sia edzino estis kisata de li.* Ne diru do: *Karlo kaj sia frato promenas en la parko.* Se oni dirus tian frazon, oni verŝajne intencus, ke sia reprezentu Karlon, sed la subjekto ja ne estas Karlo, sed *Karlo kaj sia frato*. Diru: Karlo kaj lia frato promenas en la parko.
Tamen oni povas uzi si, se oni ŝanĝas la frazon jene: Karlo kun sia frato promenas en la parko. Nun la subjekto estas Karlo, kaj sia ĝuste reprezentas Karlon. La frazparto kun sia frato ne estas parto de la subjekto, sed kun-komplemento.
Si ne povas reprezenti la unuan aŭ duan personojn: mi, ni aŭ vi (aŭ ci). Ne diru: *Mi venis kun sia frato.* Diru: Mi venis kun mia frato. Sed kiam oni uzas sin prefiksece en kunmetitaj vortoj, ĝi perdas sian ligon al la tria persono: sindefendo, sinmortigo k.s.
Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:
Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.
Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.
Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.
Kompleksa frazo estas frazo, en kiu aperas krom la ĉefverba ago ankaŭ alia ago. Povas esti, ke la du agoj havas malsamajn subjektojn. Se si tiam rolas kune kun la ne-ĉefverba ago, povas ekesti duboj, kiun subjekton si reprezentu.
La ĉefverbo de subfrazo havas propran subjekton. Se oni uzas si(a) en subfrazo, ĝi reprezentu ĉiam la subjekton de la subfrazo, neniam la subjekton de la ĉeffrazo:
Elizabeto rigardis la viron, kiu kombis al si la harojn. La viro kombis la proprajn harojn (ne tiujn de Elizabeto). Si reprezentas la subjekton de kombis, nome kiu (kaj kiu reprezentas la viron).
Karlo kaj Petro diris, ke la infanoj jam vestis sin. La infanoj vestis la proprajn korpojn (ne tiujn de Karlo kaj Petro).
Li vidis, ke la hundo ludas kun sia pilko. La pilko apartenas al la hundo (la subjekto de la subpropozicio).
Si ne povas esti mem subjekto. Ankaŭ ne eblas uzi si kiel subjekton de subfrazo, nek kiel parton de la subjekto de subfrazo, kun la celo, ke si reprezentu la subjekton de la ĉeffrazo. Ne eblas: *Karlo diris, ke si venos morgaŭ.* Nek: *Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.* Tiaj konstruoj eblas en iuj lingvoj, sed en Esperanto si en subfrazo ĉiam reprezentas la subjekton de la subfrazo mem. La subfrazaj subjektoj tie ĉi estas si kaj sia frato respektive. Tio signifas, ke si reprezentas sin mem, kio ne estas ebla. Oni devas diri: Karlo diris, ke li venos... / ke lia frato venos... Ankaŭ ne eblas: *Ŝi sentis, ke pluvas sur sin.* Oni devas diri: Ŝi sentis, ke pluvas sur ŝin. La subfrazo pluvas sur ŝin havas sensubjektan verbon.
Se oni uzas si kune kun I-verbo, si reprezentas la sencan subjekton de la I-verbo. Plej ofte tiu senca subjekto estas la sama kiel la subjekto de la ĉefverbo, sed ne ĉiam:
La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin. La subjekto de ordonis estas la sinjoro. La senca subjekto de vesti estas la servisto. Sin reprezentas la serviston.
La sinjoro ordonis al la servisto vesti lin. La servisto ne vestu sin mem, sed alian viron, plej verŝajne la sinjoron.
Ili ne permesas al li lavi sin ĉi tie. Li ne lavu la propran korpon ĉi tie.
Ne estas permesite lavi sin ĉi tie. Neniu lavu sin ĉi tie. La senca subjekto de lavi estas indiferenta. Si reprezentas ĉiun ajn personon.
Se la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, kaj se ĝi tute ne estas grava, oni normale lasas al si reprezenti la subjekton de la ĉefverbo:
La reĝo sendis voki sian kuraciston. La senca subjekto de voki ne ĉeestas en la frazo, kaj estas malgrava. Sia tial povas reprezenti la reĝon. Oni traktas sendis voki kiel unu verbon kun nur unu subjekto, la reĝo.
La reĝo sendis la serviston voki lian kuraciston. Ĉi tie la subjekto de voki (la servisto) ja ĉeestas. Se oni dirus sian kuraciston, la servisto devus voki sian propran kuraciston, ne tiun de la reĝo.
Tiel oni ofte traktas frazojn kun lasi + I-verbo. Se la senca subjekto de la I-verbo estas forlasita, oni traktas lasi + I-verbo kiel unu verbon:
Pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo. Sin reprezentas la subjekton de lasis. Se oni enmetas la sencan subjekton de levi, oni devas ŝanĝi sin al ŝin, ekz.: Pacience ŝi lasis al ili ŝin levi... Pacience ŝi lasis ilin levi ŝin... Pacience ŝi lasis, ke ili ŝin levu...
Se O-vorto estas klare aga, kaj se ĝia senca subjekto ĉeestas, si normale reprezentu tiun subjekton. La reguloj estas tamen nefiksitaj:
Petro pacience aŭskultis la plendadon de Karlo pri ĉiuj siaj problemoj. Karlo plendis pri ĉiuj siaj problemoj. La problemoj estas de Karlo (la senca subjekto de plendado), ne de Petro (la subjekto de aŭskultis).
Ŝi ignoris la flatadon de ŝiaj admirantoj. Ŝiaj admirantoj flatis (ŝin). Oni ne diras siaj admirantoj (laŭ la bazaj reguloj), ĉar oni konsideras nur la sencan subjekton de flatado.
Se la senca subjekto de aga O-vorto ne ĉeestas en la frazo, oni ofte ne konsideras ĝin. Si tiam reprezentas la subjekton de la ĉefverbo laŭ la bazaj reguloj. La uzado estas tamen tre diversa:
Ŝi observadis la enportadon de siaj kofroj. Siaj reprezentas la subjekton de la ĉefverbo, ĉar la senca subjekto de enportado ne ĉeestas. Oni povus diri ŝiaj kofroj, sed tio estas malpli bona, ĉar oni povus pensi, ke estas la kofroj de alia virino.
Ŝparo de sia mono estas iafoje konsilinda, alifoje malsaĝa. La alternativon onia mono multaj evitus, ĉar onia estas malkutima vorto.
Se la ago de aga O-vorto estas senobjekta, oni plej ofte ignoras ĝian sencan subjekton, eĉ kiam tiu ĉeestas en la frazo:
Ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo. Senca subjekto de tremadon estas la voĉo. Sia tamen reprezentas la subjekton de kaŝi, ĉar tremi estas senobjekta verbo, kaj oni ignoras ĝian sencan subjekton. Se oni dirus ŝia voĉo, oni pensus, ke temas pri la voĉo de alia virino.
La afero komplikiĝas pro tio, ke multaj O-vortoj havas signifon parte agan, parte ne-agan, kaj oni povas trakti ilin diversmaniere laŭ la celita senco:
Ŝi aŭskultis la flatojn de siaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie traktata kiel flataĵojn, ne-aga vorto (sen senca subjekto).
Ŝi aŭskultis la flatojn de ŝiaj admirantoj. La vorto flatojn estas ĉi tie traktata kiel flatadojn, aga vorto (kun propra senca subjekto).
Participo kun A-finaĵo ĉiam estas rekta aŭ perverba priskribo de io. Se si aperas kune kun tia participo (kiel rekta priskribo de tiu participo, aŭ kiel parto de rekta priskribo de tiu participo), tiam si ĉiam reprezentas tion, kion la participo priskribas. La participo kaj ĝia rekta priskribo estas kvazaŭ subfrazo:
Karlo promenis kun virino vestita per sia plej bela vesto. Ŝi estis vestita per sia plej bela vesto. Vestita priskribas la virinon. Sia do reprezentas la virinon.
*Karlo laŭtlegis poemon verkitan de sia patrino.* = ...poemon, kiu estis verkita de sia patrino. La poemo estas subjekto de la ago esti verkita, kaj si do reprezentas la poemon. La intencita senco tamen estas, ke la poemo estis verkita de la patrino de Karlo. Estu do ...verkitan de lia patrino.
Participo kun O-finaĵo ĉiam montras personon. Kvankam tiaj participoj enhavas ankaŭ agan signifon, oni tamen traktu ilin kiel neagajn vortojn, uzante si tute laŭ la bazaj reguloj:
Elizabeto parolis kun la lernantoj de sia patro.
Komparaj esprimoj enkondukitaj de kiel aŭ ol ofte reprezentas frazan ideon kun subkomprenata verbo. Si ene de tia kompara esprimo reprezentu la subjekton de la subkomprenata verbo:
Ŝi amas lin (same) kiel sin mem. Ŝi amas lin, kiel ŝi amas sin mem.
Ŝi amas lin (same) kiel li mem. Ŝi amas lin, kiel li mem amas sin.
Ŝi estas (tiel) saĝa kiel ŝia fratino. Ankaŭ ŝia fratino estas saĝa.
Oni rimarku, ke komparaj kiel-esprimoj kaj ol-esprimoj ne nepre estas mallongigitaj frazoj, sed ili havas frazosimilan signifon.
Ofte kompleksa postmetita priskribo de O-vorto povas esti rigardata kiel subfrazo kun subkomprenata verbo. Tiam si povas reprezenti la subjekton de la subkomprenata verbo. Tiu subjekto estas ĉiam identa al la antaŭa priskribata O-vorto. Pri tiaj frazoj la uzado estas tamen malunueca:
Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj. = ...muzeon, kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj. La pentraĵoj apartenas al la muzeo.
Ĉiuj dormis, krom la direktilisto apud sia direktilo. = ...krom la direktilisto, kiu staris apud sia direktilo.
En kelkaj fiksitaj esprimoj si ne obeas al la ordinaraj reguloj.
siatempe = “en tiu tempo, en la koncerna tempo, en konvena tempo”. Kiam siatempe havas tiun ĉi specialan signifon, oni diras siatempe sendepende de la subjekto: Mi volis siatempe proponi regulon.
O-vorto + en si = “...tia, kia ĝi estas”. Kiam temas pri tiu ĉi speciala signifo, oni uzas si eĉ se la koncerna afero ne estas subjekto: Se oni rigardas la aferon en si, oni vidas... = Se oni rigardas la aferon tia, kia ĝi estas...