Intevjuo de Barbara Pietrzak kun John Wells,
disaŭdigita en la Pola Radio la 3an de oktobro 2008
BP: Kiam la lastan fojon ni renkontiĝis antaŭmikrofone kun profesoro John Wells, ni eksciis, ke vi estas freŝa aŭ baldaŭ fariĝonta emerito, kaj certe iuj komencis jam tiam timi, kio okazos kun gravaj taskoj, kiujn vi daŭre havas plenumendaj kiel konata sciencisto, fama fonetikisto. Kaj nun estas la okazo iomete retrorigardi kaj demandi vin, kia estas vivo de profesoro John Wells.
JW: Ĝi estas tre bela. Nome, ke mi ne ĉesis labori en iu senco, sed mi elektas mem, kion fari, mi ne plu deĵoras. Mi ne plu devas esti tie kaj tie je difinitaj horoj. Mi povas labori laŭ la propra ritmo kaj, se mi preferas nenion fari, ankaŭ nenion fari.
Kion mi faris, la ĉefa afero estas dum tiuj du jaroj pretigi novan eldonon de mia prononcvortaro "Longman Pronunciation Dictionary", kiu nun havas trian eldonon, kaj necesis multe da laboro kompreneble por pretigi tion. Ni dependas ankaŭ de la ŝanĝoj en la informadiko kaj tiel plu, ĉar nun ĉio devas esti en nova formo, en XML, kiel oni diras, kio estas, ĉu ne, la nova formato, kiu ebligos al estontaj generacioj facile rekapti la enhavon de dokumentoj, kaj transiri de Word-dokumento, kiu estis la dua eldono, de eĉ pli primitiva unua eldono, ĉu ne? Estas necesa kaj utila laboro, sed tamen ankaŭ temporaba.
Mi ankaŭ aldonis tri mil novajn vortojn, ĉu ne?
BP: Multe!
JW: La eldonisto mendis kvin mil, sed mi diris, ke ne estas tempo por fari tion, kaj mi faris, kio estis ebla dum la tempo.
Mi ankaŭ faris novan enketon, do opinisondadon pri la prononco de diversaj kontestataj vortoj, ni diru, do, vortoj, pri kiuj ekzistas du aŭ pli da opinioj.
BP: Ĉu tiu ekzamenado, esplorado koncernis Britujon aŭ entute anglalingvajn parolantojn?
JW: Do, estas diversaj enketoj, fakte. Estis unu usona, kiun faris alia kolego, kaj... kiu afable permesis al mi uzi liajn rezultojn. Kaj estis tiu plej lasta, kiun miaj eldonistoj fakte organizis, kaj ĝi estis por britoj, en la strikta senco de "brito". Do, ekzemple, nord-irlandanoj ne povis partopreni, estis nur angloj, kimroj kaj skotoj, kiuj laŭ mia difino estas la britoj. Ni nomas tion "British English", brita angla lingvo, kaj mi laŭlitere interpretas tiun titolon.
Estas ankoraŭ vere, ke estas du ĉefaj centroj por la angla lingvo. Tiuj estas, do, Londono kaj, verŝajne, Los-Anĝeleso, almenaŭ Usono. Kaj, ĝenerale parolante, difinitaj anglalingvaj teritorioj sekvas aŭ unu, aŭ la alia en la plimulto de la aferoj. La kanadanoj estas iomete meze, kaj ĉiuj havas ankaŭ siajn proprajn aferojn. La aŭstralianoj nun havas memstaran, ni diru, varianton de la angla. Kaj eĉ pli interesa demando estas pri la Hinda Unio, Barato, kaj Afriko, kaj ekzemple Singapuro, lokoj, kie oni uzas la anglan lingvon enlande por administri, por eduki, por komerci kaj tiel plu, ĉar nun ili ofte postulas la rajton mem decidi, kio estas por ili la angla lingvo, kaj ne plu volas sekvi la kulturajn... diktadon, ni diru, de la...
BP: De la imperiistoj.
JW: ... imperiistoj, de la denaskaj anglaparolantoj.
BP: Tio estas tre interesa afero.
JW: Ja.
BP: Ĉar fakte la disvastigo de... aŭ disvastiĝo de la angla lingvo tra la mondo ja implikas ankaŭ multajn aferojn kaj problemojn.
JW: Jes, la problemoj estas evidentaj. Se, ni diru, niĝerianoj prononcas ekzemple la anglan simple laŭ niĝeriaj sonoj, kiuj varias de unu lingvo al alio, sed, bone, ni diru tion, ili eble trovos, ke por interkompreniĝi kun hindoj, el Barato... ke estas grandaj problemoj, ĉar ili estas kvazaŭ du tute novaj dialektoj de la angla, kiuj estas egale malsimilaj, ol estas la usona kaj la brita normoj, por ne paroli pri skotoj kaj tiel plu.
BP: Tio estas ege interesa temo laŭ la profesia vidpunkto propra via, sed ankaŭ tio estas tre interesaj argumentoj ĝuste por esperanto-parolantoj, kiuj eble iomete pli akrarigarde vidas tiujn problemojn, kiuj estas ligitaj kun la disvastiĝo de la angla lingvo.
JW: Almenaŭ ĝi estas bona rebato por ĵurnalistoj aŭ kolegoj, kiuj demandas: "Sed kiel vi povas havi unu lingvon, se ĉiuj parolas ĝin laŭ sia propra maniero? Ĉu vere vi povas interkompreniĝi kun ruso?" Tion demandis al mi universitata kolego antaŭ kelkaj tagoj, ĉu ne? "Ĉu... vere vi sukcesas parole interkompreniĝi?" Kaj la respondo estas "jes, facile". Fakte, multe pli facile, ol oni faras tion per la angla lingvo, eĉ estante denaska parolanto, por ne paroli pri tiuj, kiuj lernis ĝin kiel fremdlingvon.
BP: Estas ekster e... planita sekvo de nia opini-interŝanĝo. Nun tiaj eldiroj... ili ja efektive montras ion, kion la mondo... kaj estas iom malfacile komprenigi al la mondo, ke en la esperantlingva medio povas okazi lingvaj fuŝoj, sed la kompreno funkcias.
JW: Ĝuste, jes. Alia mia prelego ĉi tie temas pri parolmelodio, intonacio, ĉar denove ĝuste ĝi levas la demandon, kiel ni komprenas unu la alian, ĉar fakte neniu instruas parolmelodion, neniu lernas ĝin, de Esperanto, sed tamen ni ne parolas monotone.
BP: La vigla konversacio ĉiam.
JW: Kaj iel ni interkomprenas unu la alian, kio signifas, ke estas iu komuna kerno de frazmelodio, kiu estas sufiĉe komuna al ĉiuj lingvoj, ke ni povas uzi ĝin ankaŭ en Esperanto.
BP: Dankon pro tiuj ĉi rimarkoj. Dankon pro tiuj informoj pri via nuna laboro, sed ŝajnas al mi, ke vi prisilentis iun apartan faceton de via nuna vivo. Vi fariĝis iomete pli moviĝema persono.
JW: Nu, jes. Mi estas nun libera akcepti invitojn, ekzemple fari eksterlandan viziton en periodo, dum kiu oni normale instruas en la universitatoj de Britujo, kaj pli frue mi devis resti en Londono, sed nun mi povas akcepti tiajn invitojn, kaj en la pasinta jaro mi akceptis invitojn de anglistoj en Japanujo dufoje kaj en Ĉinujo unu fojon, kaj ankaŭ en Eŭropo diversajn tiajn invitojn. Nu, baldaŭ mi estos en Pollando. Jes, por la interlingvistikaj studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Sed ĉar mi estas tie, la anglistoj kaptis min por iu pola lingvistika kunveno, kiu okazos en Gniezno, kaj ankaŭ por konferenco pri la angla lingvo, kiu okazos en Łódź, kaj ni devis iomete ĵongli, manovri, por ke estu tempo por fari tiujn diversajn aferojn. Estas tre flate, ke tiom da homoj volas havi min kiel parolanton.
BP: Mia... Mi ĝojas, ke... Mi ankaŭ ĝojas, ke vi estos en Pollando, ĉar tio signifas, ke espereble tiam ni havos la okazon renkontiĝi kaj iomete pli amplekse paroli pri tiuj ĉi aferoj. Kiaj estas viaj konkludoj, kiaj spertoj plej interesaj de tiuj ĉi gastvizitoj en diversaj landoj kaj ĝuste renkontiĝoj kun la anglistoj de diversaj landoj? Tio povas esti ege interesa sperto.
JW: Jes. Mi memoras, ke antaŭ eble dudek kvin jaroj mi estis en Koreujo je simila invito al angla fako de universitato, kaj tie oni taksis, ke mia angla lingvaĵo estas tro malfacila, ke oni komprenu ĝin, kaj oni donis al mi interpretiston por la prelegoj, ĉu ne? Kvankam mi estas konata pro mia kapablo malrapide kaj klare paroli, ĉu ne? Kaj tio faciligas la lingvon por lernantoj. Sed tiu situacio ja ŝanĝiĝis. Jam longe en Japanujo kaj nun ankaŭ en Koreujo, sed ankaŭ en Ĉinujo, almenaŭ en la fakoj de la angla lingvo en universitatoj, la homoj kapablas sekvi normalan facilan prelegon. Ja mi bonvenigas tion, kompreneble, ĉar mia ĉiama celo estas, ke oni bone interkompreniĝu en internacia nivelo.
BP: Koran dankon pro divido de viaj opinioj, de viaj spertoj, kaj jam nun, mi esperas, ni povas fiksi renkontiĝon en Pollando dum la septembra vizito en Poznano.
JW: Espereble.
BP: Espereble. Koran dankon!