Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝoj 5-6 (22.10.2008)
- Veturu urben!
- Hieraŭ Umberto laboris en Milano, hodiaŭ li estas en Toronto, morgaŭ li parolos en Moskvo.
- Bonaj studentoj devas multe demandi.
- Trovu en la teksto ĉiujn prepoziciojn.
- Bonvolu respondi!
- Bonvolu sidi ĉi tie.
- Se mi havus pli da mono, mi povus aĉeti novan telefonon.
- Ĉu mi povus havi la skribilon?
- Vidinte, kiom da homoj staras antaŭ la pordo de la metrostacio, mi decidis veturi per taksio.
- Dirite — farite.
- En tiu ĉi ekzemplo oni devas uzi la difinan artikolon por montri difinitecon.
- Mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron.
- La teksto estas skribita en la hispana lingvo.
- Tiam ŝi estis eltrovinta la veron.
- Tiam la vero estis eltrovita.
- La studentoj havantaj aliron al la Interreto povas facile trovi ĉiujn necesajn informojn.
- Estante muzik-amanto, vi certe scias, ke Johann Schein verkis muzikon komence de la dek-sepa jarcento.
- Helpante vizitantojn, vi samtempe ekzercas la parolan lingvon.
- La skribantoj sidis ĉirkaŭ unu tablo.
- Kiam vi telefonis al mi, mi estis manĝanta.
- Granda parto de la laboro estas farata de libervolaj programistoj.
- En la greka lingvo difina artikolo estas uzata eĉ antaŭ propraj nomoj.
- En la estonta jaro la lernantoj havos gravan ekzamenon.
- Por la farota laboro la programisto bezonas novan komputilon.
- La libro estis legota.
- loĝata urbo
- irota vojo
- *Veturante en metroo, venis al mi bona ideo.
- *Alproksimiĝante al la urbo, de mi falis la ĉapelo.
- *skribantulo
- *demandatulo
- novula kurso = курс для новичков
- komencanta kurso ≠ курс для начинающих
- Mi ne farus la eraron, se li dirintus al mi la veron.
- Bezonatas novaj faktoj.
- La aŭtoro estis kritikata de multaj legantoj.
- La telefono estis forprenita fare de mi.
- *la mia telefono
- *la tia nomo
- *la ĉiuj lingvoj
- *la kies telefono
- *la ambaŭ partoj
- la plej alta domo
- la germana
- la dua parto
- la lasta fojo
- Via telefono estas pli nova, ol la mia.
- Petro la Granda
- Petro la Unua
- en la urbo Londono
- intervjuo de la verkisto Murakami
- intervjuo de sinjoro Murakami
- doktoro Zamenhof
- la ĉambro de profesoro Immanuel Kant
- sub la suno
- la pasinta jarcento
- la prezidanto de Usono
- en la tuta mondo
- Temas pri unu el la bazaj signifoj de la vorto "vidi".
- la graveco de la lingvoproblemo
- *la Kanado
- la Nigra Maro
- En nia lando tio estas ebla.
- Li demandas sin, kion ili faros.
- Umberto estas estimata pro siaj libroj.
- Umberto petis Roberton priskribi sin.
- Umberto petas trovi sian libron.
- Petro pacience aŭskultis la rakontadon de Karlo pri siaj vojaĝoj.
- *Karlo kaj sia frato laboras.
- Tio estas nenies afero.
- Ĉiu homo havas taskon en sia vivo.
- Kiu kredas, ke ĉiuj homoj havas similajn pensojn?
- en ĉiu okazo
- Kiun parton vi preferas?
- tiuj vortoj
- en tiu tempo
- Kial vi skribis ĉiujn vortojn en la artikoltitolo majuskle?
- en tia okazo
- ĉiuj landoj
- Neniu homo povas scii ĉion.
- Kie estas la homo, en kies kapo aperis tiu ideo?
- Se iu diras, ke ĉiuj homoj estos feliĉaj, ne kredu lin.
- Mi vidas domon, kiu estas nova.
- Li diris, kion li lernis hieraŭ.
- Kio estas nova?
- kvarcent naŭdek kvin
- du mil ok
- La alfabeto de Esperanto konsistas el dudek ok literoj: kvin por vokaloj kaj dudek tri por konsonantoj.
- Kiu diris "miaŭ"?