Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝo 11 (08.12.2008)
Tohuvabohuo (teksto kaj muziko de Nanne Kalma)
La ord' en la vortaro plaĉas al mi.
la sistematiko plenigas min per ĝuo.
Tamen el la vortoj kiujn mi trovis en ĝi
La plej bela estas tohuvabohuo.
Mi agnoskas la gravecon de bona librotenad'
Kaj de klara sistemo por kvitancoj kaj fakturoj.
Tamen al mia propra administrad'
Nur aplikiĝas unu vorto: tohuvabohuo.
De miaj ĝardeno kaj domo la stat'
Pravigas nur unu konkludon:
Kiel ajn mi provas konformiĝi al mia deca strat',
Mi ne povas elsaviĝi el tohuvabohuo.
- Oni donis al mi interpretiston.
- Ĉiuj havas siajn problemojn.
- Ili trovos, ke pluvas.
- Mi elektas, kion fari.
- Verŝajne temas pri ni.
- Bonan novan jaron al vi!
- Mia tasko estas aŭskulti.
- Mia celo estas, ke oni lernu lingvojn.
- Vi fariĝis moviĝema persono.
- La alta monto ŝajnis tre proksima.
- La letero estis de la direktoro.
- La ĉambro estis sen lampo.
- La kanadanoj estas meze.
- Mi devas esti tie.
- La mono jam estis for.
- Ili estis nur du.
- Estis nur angloj.
- Da salato kaj torto estis tro malmulte.
- Ĉu al vi estas malvarme?
- Kritiki estas facile.
- Paroli kun klientoj ne estas mia devo.
- Estas flate, ke vi interesiĝas pri tio.
- Nun estas bona okazo por tio.
- Ĉu hodiaŭ estas la tria de oktobro?
- Estas la tria de novembro du mil ok.
- Estis septembro.
- Estas necesa laboro.
- Bone, ke paĉjo ne vidas tion.
- Kie preni la monon?
- Ĉu paroli aŭ silenti?
- Ni iru!
- Kion mi skribu?
- Ke mi nur ne eraru!
- Ili sidiĝis manĝi.
- Ŝi ŝajnas legi.
- Ni nomas tion la brita angla lingvo.
- Homoj volas havi min kiel parolanton.
- Li laboras kiel diplomato.
- Ni konas lin kiel bonan amikon.